Haus der Geschichte

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Haus der Geschichte
Haus der Geschichte
muzeo de historio
Lando Germanio vd
Situo distrikto Bonno
Adreso Willy-Brandt-Allee 14, 53113 Bonn
Estiĝo 1994
Koordinatoj 50° 43′ 2″ N, 7° 7′ 7″ O (mapo)50.71727.11861Koordinatoj: 50° 43′ 2″ N, 7° 7′ 7″ O (mapo)
Haus der Geschichte (Germanio)
Haus der Geschichte (Germanio)
DEC
Haus der Geschichte
Haus der Geschichte
Situo de Haus der Geschichte
Map
Haus der Geschichte
Retpaĝo https://www.hdg.de/
vdr
Haus der Geschichte en Bonn, Germanio; muzeo pri la historio de la Federacia Respubliko.

Haus der Geschichte (oficiale Haus der Geschichte der Bundesrepublik Deutschland, t. e. "Domo de la Historio de la Federacia Respubliko Germanio") estas muzeo de nuntempa historio en Bonn, Germanio. Kun ĉirkaŭ unu miliono da vizitantoj ĉiujare, ĝi estas unu el la plej popularaj muzeoj de Germanio. La Haus der Geschichte estas, same kiel la "Zeitgeschichtliches Forum Leipzig", la "Tränenpalast" en Bahnhof Friedrichstraße kaj la "Museum in the Kulturbrauerei" parto de la Fondaĵo Haus der Geschichte der Bundesrepublik Deutschland. La administra sidejo de la Fondaĵo estas Bonn.

En sia konstanta ekspoziciejo, la Haus der Geschichte prezentas la historion de Germanio el 1945 ĝis la nuntempo. Nombraj portempaj ekspozicioij emfazis diversajn trajtojn. La Haus der Geschichte ankaŭ organizas gviditajn turneojn en la la ŝtatprezidanta vilao Palais Schaumburg, la bangalo de la Kanceliero kaj la iama loko de la Federacia Asembleo. Krome, la muzeo tenas kartungalerion kun ĉirkaŭ 75 000 politikaj kartunoj kaj karikaturoj.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter 1988 ĝis 1995 la oficejo de Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio troviĝis rekte vidalvide de la muzeo de nuntempa historio, kiu tamen nur en junio 1993 oficiale finkonstruiĝis. La najbareco do nur daŭris du jarojn. Tamen la junaj oficejaj aktivuloj dum tiuj jaroj konstante trairis la muzean antaŭhalon, pro tio ke tie ekde junio 1993 estis unu el la alirejoj al la tie subtera urba tram-metroo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 50° 43′ 2.63″ N 7° 7′ 6.74″ O / 50.7173972 °N, 7.1185389 °O / 50.7173972; 7.1185389 (mapo)