Aŭstralia marleono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marleonoj sur la strando de la Kangarua Insulo.
Neophoca cinerea distribution.png
Neophoca cinerea distribution

La Aŭstralia marleono (Neophoca cinerea), ankaŭ konata kiel la griza neofoko kiel adapto de la latina scienca nomo, estas specio de marleono kiu estas la nura endemia pinipedo en Aŭstralio.[1] Ĝi estas nun monotipa en la genro Neophoca, kun la formortinta Pleistocena Novzelanda marleono Neophoca palatina la nura konata samgenrano.[2] Kun populacio kalkulita ĉirkaŭ 14,730 animaloj, la "Wildlife Conservation Act" de Okcidenta Aŭstralio (1950) listigis ilin kiel “en neceso de speciala protekto”. Ties konservostatuso estis listigita kiel endanĝerigata. Tiuj pinipedoj estas specife famaj pro siaj nenormalaj reproduktaj cikloj, kiuj varias inter 5-monata reprodukta ciklo kaj 17-18-monata ekstersezona reprodukta ciklo, kompare kun aliaj pinipedoj kiuj funkcias laŭ 12-monata reprodukta ciklo.[1] Inoj estas ĉu arĝentecaj ĉu sablokoloraj kun kremkolora subventro kaj maskloj estas malhelbrunaj ĉokoladaj kun flava krino kaj estas pli grandaj ol femaloj.

La Aŭstralia marleono estas pinipedo, plej rilata al aliaj specioj de marleonoj kaj felfokoj kiuj formas la familion de Otariedoj.[3] Tiuj mamuloj uzas siajn naĝilojn por peli sin en akvo kaj povas piediri surtere per siaj naĝiloj. Aŭstraliaj marleonoj kunhavas distingajn trajtojn kun aliaj marleonoj. Tiuj estas mallonga felo, mallongaj naĝiloj kaj fortika korpo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (1992-01-01) “Breeding biology and movements of Australian sea lions, Neophoca cinerea, off the west coasst of Western Australia”, Wildlife Research 19 (4), p. 405–415. doi:10.1071/wr9920405. 
  2. (16-a de junio 2016) “Taxonomy and biogeography of the Pleistocene New Zealand sea lion Neophoca palatina (Carnivora: Otariidae)”, Journal of Paleontology 90 (2), p. 375–388. doi:10.1017/jpa.2016.15. 
  3. Scheffer, Victor B.. (1958-01-01) Seals, Sea Lions, and Walruses: A Review of the Pinnipedia. Stanford University Press. ISBN 9780804705448.
  4. (2009-01-17) “Australian sea lions Neophoca cinerea at colonies in South Australia: distribution and abundance, 2004 to 2008”, Endangered Species Research 13 (2), p. 87–98. doi:10.3354/esr00317. Alirita 2015-08-29..