Tenualosa ilisha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tenualosa ilisha Day.png
Tenualosa ilisha Day
BHilsa123
Abundance of Hilsa Fish in Bangladesh

'Tenualosa ilisha' (en bengala: ইলিশ, latinigite: iliš), konata ankaŭ kiel iliŝa, hilso, hilsa haringo aŭ hilsa ŝad, estas specio de fiŝo rilata al la haringo, en la familio Klupeedoj, Clupeidae. Ĝi estas tre populara kaj serĉata - kiel manĝaĵo en la Hinda Subkontinento. La plej famaj hilsoj devenas el la distrikto Ĉandpur, Bangladeŝo. Ĝi estas la nacia fiŝo de Bangladeŝo.[1] Tiu fiŝo kontribuas al ĉirkaŭ 12% de la totala fiŝproduktado kaj ĉirkaŭ 1.15% de la MEP en Bangladeŝo. La 6an de aŭgusto 2017, la Departemento de Patentoj, Dezajno kaj Markoj de la Ministerio de Industrio de Bangladeŝo deklaris la agnoskon de iliŝoj kiel la produkto de Bangladeŝo. Ĉirkaŭ 70-75 procento de la totala produktita iliŝo en la mondo estas produktita en Bangladeŝo laŭ la Geografia Indiko (GI) de 2004.[2] Ĉirkaŭ 450 000 personoj estas rekte dediĉitaj al la kaptado de tiu fiŝo kiel granda parto de sia vivtenado; ĉirkaŭ kvar al kvin milionoj de personoj estas nerekte dediĉita al ties komerco.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Webb, Lois Sinaiko; Roten, Lindsay Grace (2009), The Multicultural Cookbook for Students, ABC-CLIO, ISBN 978-0-313-37559-0
  2. "Recognition for hilsa". The Daily Star. 8a de aŭgusto 2017. Alirita la 16an de januaro 2019.
  3. Siddique, Abu Bakar. "Country's 6th Ilish sanctuary coming soon". Dhaka Tribune. Alirita la 23an de majo 2015.