Al-Askar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al-‘Askar (en araba: العسكر‎) estis la ĉefurbo de Egipto en 750–868, kiam Egipto estis provinco de la Abasida Kaliflando.

Post la islama konkero de Egipto en 641, Fustat estis proklamita ĉefurbo en la norda areo de Kopta Kairo nome sur la orienta bordo de Nilo. En 750, post la elpovigo de la Umajida kalifando fare de Abasidoj, la novaj regantoj kreis sian propran setlejon en la nordoriento de Fustat kiu iĝis ties ĉefurbo. Tio estis konata kiel al-Askar (nome urbo de partoj, aŭ kantonmentoj) ĉar ĝi estis konstruita kiel militista kampadejo. Poste la limoj de Kairo kreskiĝis, kaj la tri fruaj ĉefurboj al-Fusṭāṭ, al-Katta'i kaj al-‘Askar, kies restaĵoj ankoraŭ estas videblaj en "Malnova Kairo" en la suda parto de la urbo, estis inkluditaj ene de la limoj de la nuntempa egipta ĉefurbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]