Batalo ĉe Neva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Batalo ĉe Neva kontribuis al la sanktigo de Aleksandro Nevskij.

La Batalo ĉe Neva (ruse Невская битва, Nevskaya bitva, svede slaget vid Neva, finne: Nevan taistelu) estis luktita inter unuflanke la Novgoroda Respubliko kaj Karelianoj kontraŭ aliflanke sveda, norvega, finna kaj tavastia armeoj ĉe la rivero Neva, apud la setlejo Ust-Iĵora, la 15an de Julio 1240.

La celo de tiu invado estis probable akiri kontrolon super la enfluejo de la rivero Neva kaj ĉe la urbo Ladoga kaj tiel kontroli la plej gravan parton de la tiel nomita komercvojo el Varengoj ĝis Grekoj, kiu estis sub kontrolo de Novgorodo dum pli ol jarcento. La batalo estis parto de la mezepokaj Sved-Novgorodaj militoj kaj sekvo de la Finn–Novgorodaj militoj.

Estis nur rusaj fontoj por la rakonto de tiu batalo, dum en svedaj registroj estas nenio prie.