Soricomorpha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Soricomorpha (el greka "sorik-forma") estas iam uzata taksono ene de la klaso de mamuloj. En la pasinto ĝi formis gravan grupon ene de iama ordo de Insectivora. Tamen, Insectivora estis polifiletika kaj variaj novaj ordoj estis disigitaj el tiu, kiel Afrosoricida (Tenrecedoj, Ĥrisoĥloredoj, Potamogaledoj), Makrosceliduloj (elefantaj sorikoj), kaj Erinacedoj (erinacoj kaj galericenoj), kaj la kvar restantaj familioj de Soricomorpha estis traktataj kiel separata ordo. Insectivora estis malplenigita kaj disbandigita.[1]

Vivantaj membroj de grupo gamas laŭ grando el la Etruska soriko, de ĉirkaŭ 3.5 cm kaj 2 gramoj, ĝis Kuba solenodono, de ĉirkaŭ 32 cm kaj 1 kg.

  • Soricomorpha

Notoj[redakti | redakti fonton]