Ola Nordmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ola Nordmann
nacia personigo
Informoj
vdr

Ola Nordmann (de la nova norvega) estas la nacia personigo de la norvegoj, la figuro ankaŭ povas esti uzata kiel paralelo al individuoj aŭ kolektive. La ina ekvivalento de Ola Nordman estas Kari Nordman, kaj kolektive ili nomiĝas Ola kaj Kari Nordmann.

Karikaturo de Ola Nordman el 1905, de karikaturisto Olaf Kron.

Uzoj de la nomo Ola Nordman[redakti | redakti fonton]

La amaskomunikiloj ofte uzas "Ola Nordmann" por priskribi tendencojn en la loĝantaro.

Ekzemple: gazeta fraptitolo, kiu indikas: "Norvegoj konsumas malpli da lakto" povus same bone indiki: "Ola Nordmann konsumas malpli da lakto".

Karikaturoj de Ola Nordmann kiel Norvegia nacia personeco kutime prezentas lin kiel blonda viro vestita tradicie kiel popola vestaro kaj portante ruĝan lanan ĉapon - tradicia vestaĵo de la norvega nanognomo. Ĉi tiun kapkovraĵon ankaŭ portis la tradicia norvega farmisto, precipe en la malnova feŭda periodo. En la Romantika Nacia Periodo, la kamparano ofte reprezentis la norvegan popolon entute.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ola estas ofta vira antaŭnomo en Norvegio (derivita de Olav / Olaf), kaj Nordmann signifas "Nordulo" - Skandinavio kaj Norvegio precipe, tio estas "Ola, norvega viro".

Karie Nordmann[redakti | redakti fonton]

La ina ekvivalento aŭ versio estas karakterizita kiel Karie Nordman, "Karie kaj Ola Nordmann" estas ofte uzataj kune por priskribi la familion aŭ la arketipan norvegan domanaron.