Kimitoön (finneKemiönsaari) estas komunumo de Finnlando en provinco Origina Finnlando apud maro de finna insularo. La komunumo fariĝis 2009, kiam Dragsfjärd, Västanfjärd kaj Kimito unuiĝis. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 6 549 loĝantoj sur areo de 687 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². La plej granda parto de la loĝantaro estas gepatralingve svedlinga. El la areo de Kimitoön, estas tero 686,85 km², maro 2 103,23 km² kaj 10,89 km² enlanda akvo. La areo inkludas preskaŭ tute insulon Kimitoön. En Kimitoön vidindaĵoj estas interalie parto de nacia parko, lumturo de Bengtskär kaj muzeo de Sagalund.