Du-plus-Kvar-Kontrakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subskriboj de reprezentantoj de la kvar Aliancanoj

La Du-plus-Kvar-kontrakto (germane Zwei-plus-Vier-Vertrag, angle Two Plus Four Agreement, ruse Договор 2+4, france traité deux plus quatre), germanlingva plena oficiala titolo: Vertrag über die abschließende Regelung in bezug auf Deutschland; mallonge Regelungsvertrag, do "Kontrakto pri la fina regularo koncerne Germanion"; mallonge "Reguliga kontrakto", estas interŝtata traktato inter la registaroj de la Federacia Respubliko de Germanio kaj la Germana Demokratia Respubliko ("du") unuflanke kaj de Francio, Sovetunio, Britio kaj Usono ("kvar") aliflanke. Ĝi liberigis la vojon por la reunuiĝo de Germanio, estis subskribita en Moskvo la 12-an de septembro 1990, kaj trapasis la 15-an de marto 1991, la dato en kiu la lasta ratifika dokumento estis deponita.