Kaptono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de la Kaptono

Kaptono estas poliimida membrano uzata en flekseblaj presitaj cirkvitoj (fleksebla elektroniko) kaj sekurkovriloj, kiu estas uzataj ĉe kosmoŝipoj, sputnikoj kaj diversaj kosmoinstrumentoj. Malkovrita fare de la DuPont Corporation en la 1960-aj jaroj, Kaptono restas stabila (izole) trans larĝa gamo de temperaturoj, de 4 ĝis 673 K (−269 ĝis +400 °C).

La kemia nomo por Kaptono K kaj HN estas poli (4,4'-oxidifenilen-piromellitimida). Ĝi estas produktita de la kondensado de piromelita dianhidrido (PMDA) kaj 4,4'-oxidifenilamino (ODA). Kaptonsintezo estas ekzemplo de la uzo de dianhidrido en paŝa polimerigo. La meza polimero, konata kiel poli(amika acido), estas solvebla pro fortaj hidrogenaj ligoj al la polusaj solviloj kutime utiligitaj en la reago. La ringofermo estas aranĝita ĉe altaj temperaturoj de 470-570 K (200-300 °C). Kaptono E estas miksaĵo de du dianhidridoj, PMDA kaj bifeniltetrakarboxila acida dianhidrido (BPDA), kaj du diaminoj, ODA kaj p-fenilendiamino (PPD). La BPDA-komponento aldonas pli grandan dimensian stabilecon kaj platecon en flekseblaj cirkulitaj aplikoj. Kaptono E ofertas reduktitan koeficienton de dilato termika, reduktitan humidan sorbadon, kaj reduktitan koeficienton de higroskopa vastiĝo komparite kun Kaptono H.