Poŝtmuzeo de Vaduzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝtmuzeo de Vaduzo
poŝta muzeo • memora institucio [+]

Koordinatoj47° 8′ 20″ N, 9° 31′ 22″ O (mapo)47.1389759.522743Koordinatoj: 47° 8′ 20″ N, 9° 31′ 22″ O; CH1903: 758081 / 222988 (mapo)

Estiĝo1930
Konsekro1936
Poŝtkodo9490 [+]

Poŝtmuzeo de Vaduzo (Liĥtenŝtejno)
Poŝtmuzeo de Vaduzo (Liĥtenŝtejno)
DEC
Poŝtmuzeo de Vaduzo
Poŝtmuzeo de Vaduzo

Map
Poŝtmuzeo de Vaduzo

Vikimedia Komunejo:  Liechtenstein Postal Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Poŝtmuzeo en Vaduzo en la domo Engländerbau
Salonego kun ekspozicio

Poŝtmuzeo de la Princlando Liĥtenŝtejno (germane Postmuseum des Fürstentums Liechtenstein) elmontras dokumentojn pri filatelo kaj poŝta historio de la Princlando Liĥtenŝtejno. La muzeo partas de Liĥtensthejna Landa Muzeo. Ĝi troviĝas en la kerno de Vaduzo en la t.n. Engländerbau, la unua konstruaĵo en Liĥtenŝtejno laŭ ŝtalframskeleta konstrumaniero.

Historio kaj ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La muzeo fonditis en la 1930-a jaro por kolekti la poŝtmarkeldonojn kaj aliajn gravajn dokumentojn filatelajn-poŝthistoriajn kaj montri la tuton al la publiko. Inaŭguro estis en la jaro 1936-a. Post gastado diversloke ĝi estas ekde 2002 en la nuna loko. Fokuso estas pri ekde 1912 eldonitaj liĥtenŝtejnaj poŝtmarkoj, iliaj skizoj, provpresitaĵoj kaj gravurplatoj, pri poŝtdokumentoj kaj historiaj iloj de poŝtistoj. Krom daŭraj elmontradoj spekteblas ĉiam denove specialaj aranĝoj. Engaĝiĝis pri la muzearanĝo Hermann E. Sieger.

Poŝtmarkoj en la piedira zono[redakti | redakti fonton]

Ekde majo 2022 montratas ĉe Städtle (la piedirzono vaduza) elekto de poŝtmarkoj de super natura grandeco. La 25 reproduktitaĵoj servas kiel pavimeroj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]