Agia Varvara (grekeΑγία Βαρβάρα, do sankta Barbara) estas municipo en la historia regiono Atiko, Grekio. Ĝi estas antaŭurbo de Ateno, kaj situas en la administra regiono Atiko kaj la regiona unuo okcidenta Ateno. Tiel ĝi apartenas al la okcidenta parto de la Atena Metropola Areo (grekeΜητροπολιτική Περιοχή της Αθήνας). Laŭ la stato de 2021, en la urbo vivis 26 759 loĝantoj sur areo de 2,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 320 loĝantoj/km².