Salejoj de Poza de la Sal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montrado de salproduktado.

La Salejoj de Poza de la Sal estas antikva minekspluatejo de salo en la municipo Poza de la Sal kiun ili nomigas. Ili estas sur depresio ĉe la orienta limo de Páramo de Masa (stepo Masa), formata per kruta deklivo de la tereno el 1100 msm de Páramo, ĝis 650 msm de la ebenaĵo de La Bureba.

Survoje al la zono de la salejoj, estas la Domo de Administrado de la Reĝaj Salejoj kaj, ĉe la rivero, la komplekso nomita «Bona» aŭ «Malbona Fonto», formita per serio de fontoj kiuj servas al lavejoj, brutotrinkejoj kaj iama tanejo, ĉio el la 18-a jarcento, kun kelkaj malmultaj romiaj restaĵoj. La florado de la loĝloko Poza de la Sal estis ligita al siaj salejoj, jam ekspluatitaj el antaŭ la romia epoko kun tiom strategia valoro, ke ĝi rezultis en la fortikigo de la urbo por ties defendo en la Mezepoko. Tiuj salejoj kun tiuj de Añana en Alavo estis la plej gravaj de la nordo de Iberio.

La produktado de salo en Poza estis realigita kondukante akvon el la fontoj tra reto de kondukiloj ĝis horizontalaj platformoj el ligno kaj ŝtono kie la akvo estas disigita sur ortangulaj terpecoj. La vaporiĝo de akvo pretigas la salon por ĝia kolektado en ujoj protektitaj el pluvo. La propraĵoj de tiu rimedo pasis tra diversaj posedantoj ĝis en 1564 Filipo la 2-a dekretis la monopolon de la salo, kiu daŭris ĝis 1888. La uzado de aliaj konserviloj por manĝajoĵ kaj speciale la utiligo de malvarmo tiucele malgravigis la komercon de la salo. La lasta salejo estis fermita en 1974, kiam la elfosado de salo estis definitive abandonita en Poza. En 2001, la salejoj estis deklaritaj «Havaĵo de Kultura Intereso» kaj oni iniciatis ties rekuperon por turisma celo. En 2003, oni malfermis interpretejon pri salo en la iama Domo de Administrado de la Reĝaj Salejoj kaj oni rekuperis laborlokojn kaj salakvujojn por kultura disvastigo.