Bierfarejo de Saalfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bierfarejo de Saalfeld
bierfarejo vd
Dum 1892 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Saalfeld
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Bürgerliches Brauhaus Saalfeld estas bierfarejo en Saalfeld, Germanujo (Pößnecker Straße 55), kompanio kun limigita respondeco. Ĝi troviĝas proksime de la Stacidomo de Saalfeld. En 2019 oni produktis 60.000 hektolitrojn da biero kaj 12.000 hl da nealkoholaĵoj. Estro estas Jürgen Kachold.

Historio[redakti | redakti fonton]

kaldronejo
biermato

Fondis ĝin en 1892 la familio Gütermann. Ekde 1918 temas pri la unusola bierfarejo en Saalfeld. Inter 1925 kaj 1948 ĝi estis akcia kompanio. La plejmulton de la akcioj tenis la Riebeck-konzerno. En aprilo 1945 la ejoj bombadatake detruitis. Inter 1948 ĝis 1991 ĝi estis popolproprieta entrepreno. En al 1970-aj kaj 1980-aj jaroj filioj de la saalfeld-a fabriko estis Pörzbrauerei de Rudolstadt kaj Brauerei Remda (Remda estas nun urbokvartalo de Rudolstadt). Ankaŭ la stalaktita kaverno Feengrotten dependis de ĝi. Privatuloj ekagis en 1991, dume 23 % kuŝas en la manoj de la kulmbach-anoj (Kulmbacher Brauerei).[1] Reklamoslogano ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj estis Allgemein Bevorzugt (= ĝenerala ŝatiĝo) kun bildo de la ruino Hoher Schwarm. Nun montras la emblemo la kvar urbopordegojn de Saafeld.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Plurfoje oni aljuĝis al la bieroj saalfeld-aj la premiojn "World Beer Cup" kaj "European Beer Star". En 2014 atingis la speco Ur-Saalfelder la unuan rangon ĉe "European Beer Star".[2] Samkonkurse en 2016 gajnitis bronza medalo kaj por Saalfelder Premium kaj por Ur-Saalfelder.[3]

Membrecoj[redakti | redakti fonton]

Nia biefarejo anis al "Brauring", kunlaboriniciativo de privataj bierfaristoj el Germanlingvio.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kulmbacher Brauerei Aktien-Gesellschaft, speza reporto por 2015
  2. European Beer Star / listo de la venkintoj de 2014. Arkivita el la originalo je 2016-06-09. Alirita 2022-11-30.
  3. venkintoj de 2016
  4. listo de ĉiuj aliĝintaj entreprenoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.65516411.377246