EPR paradokso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paradokso de Einstein-Podolsky-Rosen, paradokso EPR, EPR-efikoEPR-eksperimento, estas pensa eksperimento proponita de Albert Einstein, Boris Podolskij kaj Nathan Rosen en 1935.[1] La mallongigo EPR referncas al la tri respektivaj familinomoj.​ Tiu afero historie gravas, ĉar ĝi evidentigas sajnan problemon de la kvantuma mekaniko, kaj en la postaj jardekoj oni dediĉis al afero multajn klopodojn por disvolvigi kaj solvi ĝin. La triopo argumentis, ke la priskribo de fizika realo havigita de la kvantuma mekaniko estas nekompleta.[1] En artikolo de 1935 titolita "Can Quantum-Mechanical Description of Physical Reality be Considered Complete?", ili argumentis por la ekzistado de "elementoj de realo" kiuj ne estas parto de la kvantuma teorio, kaj spekulativis, ke estus eble konstrukcii teorion enhavantan ilin. Solvoj de la paradokso havas gravan rilaton kun la interpretado de kvantuma mekaniko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Einstein, A; B Podolsky; N Rosen (1935-05-15). "Can Quantum-Mechanical Description of Physical Reality be Considered Complete?" (PDF). Physical Review. 47 (10): 777–780. Bibcode:1935PhRv...47..777E. doi:10.1103/PhysRev.47.777. pp. 777-780.