Bonsai Kitten

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonsai Kitten estas satira retejo asertanta, ke eblas ŝtopigi katidon en vitran vazon kaj kreskigi ĝin tiel, ke ĝia korpo fleksiĝas al la formo de la kruĉo. La nomo "bonsajo" ĉi tie rilatas al la japana tradicia maniero kreskigi arbojn en florpotoj. La retejo estis kreita de studento kiu uzas la kromnomon "Dr. Michael Wong Chang". La bildoj estas plejparte falsaj (faritaj per bildprilaborado).

La fondinto de la retejo diris, ke la kubforma akvomelono kreskigita en kruĉo estis la inspiro por inventi la retejon. Naŭzite de la enhavo de la retejo, homoj vaste petis ke ĝi estu fermita. PETA diris, ke ili ekkonis la retejon kaj trovis, ke ĝi estas nur ŝerco. Tamen la organizo konsideris la enhavon malkonvena kaj tute ne amuza. Almenaŭ en Finnlando iuj asertis, ke la paĝaro estas devata nuligi por, ke neniu frenezulo ne komencos vere fari bonsaikatojn.

En la romano Bonsai Kitten de hinda Lakshmi Narayan, la esprimo "bonsaja katido" estas utiligita kiel metaforo por priskribi la bonsajkatid-similan pozicion de la ĉeffiguro Divya rilate al sia propra familio kaj socio ĝenerale. Lakshmi Narayan origine lernis pri la bonsaja katidofenomeno de la bestkuracisto de ŝia hundo. Ili poste trovis, ke la retejo estis fraŭdo, sed la nomo Bonsai Kitten restis ĉe la aŭtoro. Ŝi poste uzis ĝin en sia romano por priskribi la malfacilaĵojn de junaj hindaj novedzinoj. Laŭ Lakshmi Narayan, ili inkludas, inter aliaj aĵoj, la postulon ke "virino estu kaptita juna" kaj "farita por konveni onies propran menson".