Saltu al enhavo

Y de repente, un ángel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Y de repente, un ángel
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jaime Bayly
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2005
vdr

Y de repente, un ángel (Kaj subite, anĝelo) estas la deka romano de la perua verkisto Jaime Bayly. Ĝi estis publikigita por la unua fojo novembre 2005 fare de la eldonejo Planeta, ĉar spite mallaŭdajn kritikojn, ĝi iĝis finalista de la Premio Planeta.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano estas rakontita per unua persono. Paralele oni rakontas fakte du historiojn, kiuj interplektiĝas preskaŭ en ĉiu ĉapitro. La agado de la unua okazas en la estanteco, kaj ĝiaj protagonistoj estas Julián kaj Mercedes. La alia estas la memoro de Julián pri lia infanaĝo kaj adolesko. Nemalhaveble ambaŭ historioj kuniĝas en la fino. Krome estas en la romano epizodoj kun historioj pri Andrea, la kunulino de Julián.

Mercedes estas purigista servistino, kiu estis vendita infanino. Julián serĉas ŝian patrinon en Caraz. Ankaŭ Julián havas riproĉojn kontraŭ siaj gepatroj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Y de repente, un ángel en la hispana Vikipedio.