Alois Flir
Alois Kasimir FLIR (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1805 en Landeck-Angedair, mortinta la 7-an de marto 1859 en Romo) estis aŭstra romkatolika pastro, politikisto, publicisto, verkisto kaj klasika filologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de muelisto kaj etkomercisto li frekventis la gimnazion de la benediktanoj en Meran kaj la lernejon Vinzentinum je Brixen. Poste li studis du jarojn filozofion ĉe la Insbruka universitato kie li fondis poetan societon. En 1826 li publikigis sian unuan teatraĵon. Daŭrigis li studojn ĉe la universitato de Vieno pri klasikaj, modernaj kaj oriontalaj lingvoj, medicino kaj filozofio perlaborante la vivon kiel privata instruisto. Reveninte al Brixen li studis teologion ekde 1829 ĉe la tiea Filozofia-teologia altlernejo kaj ordiniĝis sacerdoto en la 1833-a jaro. Instigo je sacerdoteco liveris prediko de la konata konvertito Johann Emanuel Veith je Katedralo de Sankta Stefano (Vieno).
Sekvis helpa animzorgado en Insbruko kaj en See (distrikto Landeck, Paznaun-valo). Jam post du jaroj vokis lin la insbrukanoj esti universitatprofesoro pri klasika filologio kaj estetiko; li konkurse estis venkinta aliajn kandidatojn. En la tirola ĉefurbo li fariĝis centra figuro de rondo de artistoj kaj kleruloj kiuj engaĝiĝis politike dum Antaŭmarto. Paralele Flir estis rava predikisto kaj publika preleganto pri literaturaj temoj (ekz. pri Goethe).
En majo 1848 li sendiĝis al la Nacia Asembleo; disde Frankfurto li jam revenis en oktobro 1848 Insbrukon. Parlamente li tamen sukcese malhelpis la volon de itallingvaj deputitoj el la trenta provinco forlasi ĉi-asembleon. En 1853 li prezentis antaŭ vienaj ministerioj planojn je reformoj de aŭstra universitata vivo; samjare li fariĝis rektoro de la Pontifika Anima-kolegio; laŭforme restis li insbruka profesoro ankoraŭ ĝis 1855.
Malgraŭ mallonga estreco Rome li ege reformis la domon Collegio Teutonico di Santa Maria dell'Anima, tiel ke oni nomis lin dua fondinto. Kun apogo fare de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a li resubstrekis la germanan-mezeŭropan karakteron de tiu ĉi institucio. Somere 1858 li iĝis konsilisto de la tribunalo de la Roma Rota kaj papa domprelato.
Estiĝis li krome unua estro de roma germanlingva porpastra seminario antaŭ kies inaŭguro (marto 1859) li forpasis.[1]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ästhetik, 1841 (eld.);
- Bilder aus den Kriegszeiten Tirols, 1846 (kvar prozaj rakontoj kaj 15 poemoj)
- Was gibt uund verspricht uns die kaiserliche Proklamation? Beantwortet für das Landvolk, marto 1848
- Briefe über Shakespeares Hamlet, ĉe: Wschr. Phönix, 1850/51 kaj 1865
- Die Manharler, ein Beitrag zur Geschichte Tyrols im 19. Jh., 1852
- Die Neugestaltung der österreischischen Universitäten über Allerhöchsten Befehl, dargestellt von dem k.k. Ministerium für Kultus und Unterricht, 1853 (anonime)
- Regnar Lodbrog oder der Untergang des nordischen Heidentums, 1865 (tragedio, finskribite jam en 1845)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- biografio ĉe ÖBL
- Gschließer, Oswald von: "Flir, Alois" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 249
- Franz Anton Lanznaster: Alois Flir. Eine biographisch-literarische Studie. Innsbruck 1899.
- Nikolaus Grass: Österreichische Historiker-Biographien, 1. Folge, Innsbruck: Universitätsverlag Wagner 1957, p. 86–108
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ludwig Rapp: "Briefe aus Rom"[rompita ligilo]