Viŝnuismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaishnava tradicia centro ĉirkaŭ hindua dio Viŝnu (centro) kaj liaj avataroj.

Vaishnavismo (Hindia:वैष्णव) estas unu el la ĉefaj hinduaj konfesioj kune kun Ŝaivismo, Ŝaktismo, kaj Smartismo. Laŭ takso de Johnson kaj Grim el 2010, la Vaishnava tradicio estas la plej granda grupo ene de hinduismo, konsistante ĉirkaŭ 641 milionoj aŭ 67,6% de hinduoj. Ĝi ankaŭ nomiĝas Vishnuismo ĉar ĝi konsideras Vishnu kiel la Plej Supera Estaĵo, te Mahavishnu.

Historio[redakti | redakti fonton]

Viŝnuismo konsistas el multaj sektoj aŭ grupoj. Alia vorto por Viŝnuismo estas 'Vajŝnavismo'. La plej fama en la Okcidento estas tiuj kiuj devenis de la Gaudija Math de Ŝrila Sarasvati Prabhupad. Ankaŭ la ISKCON de Ŝrila A.C. Bhaktivedanta Svami devenas de la Gaudija Math kaj al Gaudija Vajŝnavismo. La kutima nomo por anoj de Vajŝnavismo estas devoto, angle devotee, germane Gottgeweihter, Geweihter, Bhakta en bharatiaj lingvoj. Alia vorto por ano de Vajŝnavismo estas vajŝnava.

Simboleco[redakti | redakti fonton]

La signo de Vajŝnavismo estas la Tilak kiu aspektas kiel la granda litero U. La Tilak de Ŝivaismo similas tri horizontalajn liniojn.

La oficiala vajŝnava saluto estas la dandavat. Oni falas kiel bastono sur la teron kaj ripetas la laŭdon (pranam) por la vajŝnavoj kiu sonas jene:

" vancha kalpa tarubhyas ca

kripa sindhubhya eva ca

patitanam pavanebhyo

vaiŝnavebhyo namo namah "

(tiuj kiuj estas kiel dezirplenumantaj arboj,

kaj ankaŭ kiel marego de graco,

purigantoj de la falitaj vivuloj,

antaŭ ili mi kliniĝas)

Laŭ gaŭdija vajŝnava doktrino dio ne estas la plej grava, sed la vajŝnava estas la vivo de dio.

"govinda kahena mama vaiŝnava pran"

(Dio diras: la vajŝnavoj estas mia vivo.)

El la kanto "ohe vaiŝnava thakur" kantata ĉiutage en vajŝnavaj temploj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]