Katedralo Gloucester: Malsamoj inter versioj
Ariadne (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|180px|Katedralo Gloucester, 2004 '''Katedralo Gloucester''' (aŭ ''Glostro'') ankaŭ nomata '''Cathedral Church of St Peter and t... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:15, 5 sep. 2010
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d3/Gloucester_Cathedral_-_2004-11-02.jpg/180px-Gloucester_Cathedral_-_2004-11-02.jpg)
Katedralo Gloucester (aŭ Glostro) ankaŭ nomata Cathedral Church of St Peter and the Holy and Indivisble Trinity (Katedrala preĝejo de sankta Petro kaj la sankta kaj nedividebla Triunuo) en Gloucester, Britio staris apud Westgate Street en urbocentro, proksime al rivero. Ĝi komenciĝis en 678 aŭ 679 per la fondo de abatejo dediĉita al sankta Petro.
Historio kaj arkitekturo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e7/Edward_II_tomb.jpg/200px-Edward_II_tomb.jpg)
En 678-9 Osric (Hwicce) fondis religian komunumon, de kiu lia fratino Kyneburga estis la unua abatino.
Benediktanoj alproprigis abatejon en 1017. La nunan preĝejon fondis Abato Serlo (1072-1104) kaj estis konsekrita en 1100. Ĝia unua mitrohavanta abato, en 1381, estis Walter Gloucester (m. 1412), kiu ankaŭ estis historiisto de la abatejo.
La abatejo estis subpremita de Henriko la 8-a (Anglio) en 1540 kaj refondita kiel katedralo en 1541.
La katedrala arkitekturo estis kerne normanda kun multaj gotikaj aldonaĵoj. Longas 130 metrojn, kaj larĝas 44 metrojn. La turo, de la 15-a jarcento, altas 69 metrojn kaj surhavas kvar finajn pinaklojn kiu estas malproksime videblaj.
La katedralo enhavas plurajn notindajn monumentojn, aparte:
- Eduardo la 2-a (Anglio) murdita proksime en kastelo Berkeley, kaj entombigita en la katedralo en 1327.
- Roberto Curthose, plejaĝa filo de Vilhelmo la 1-a (Anglio)
- D-ro Edward Jenner, malkovrinto de vakcinado, kie loĝis kaj laboris proksime en Berkeley.
Arto kaj kulturo
Ĉiujara muzika festivalo de Tri Ĥoroj okazas alterne en katedraloj de Gloucester, Worcester kaj Hereford. Tiu ĉi estas la plej aĝa muzika festivalo en la mondo.[1]
Ekde 2000, oni uzis katedralon por filmi Harry Potter. En 2008, oni uzis ĝin por filmi Doctor Who.[2]
En 2010 tie estis granda skulptarta ekzpozicio Crucible 2010. [3]