Kaŭkvalan-hispana lingvo: Malsamoj inter versioj
Remux (diskuto | kontribuoj) By Remux! tradukita de Español vallecaucano (es) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 05:21, 23 feb. 2012
La Kaŭkvalan-hispana lingvo (Hispane: Español vallecaucano, pli konata kiel Acento Valluno) estas dialekto de la hispana lingvo parolata en la sud-okcidenta regiono de Kolombio, ĉefe en la Departemento de la Valo de Kaŭko, ĝi ankaŭ estas konata kiel acento caleño (Kalia aĉento). Ĝi estas facile rekonebla pro ĝia aparta maniero de "treni" la vortojn, pro ĝia forta prononcado de la litero "S" kaj pro la karakterizaj diraĵoj "¡ve!" kaj "¡mirá ve!" (laŭlitere: "Vidu!" kaj "rigardu vidu!" respektive, uzataj kutime antaŭ frazo), "¿oís?" kaj "¿oíste?" (laŭlitere: "Ĉu vi audas" kaj "Ĉu vi audis", kutime uzataj post frazo). La "Voseo-o" (Lingva fenomeno de la hispana lingvo en kiu oni prefere uzas la hispanan pronomon "Vos" anstataŭ "Tú", la pronomoj "vos" kaj "tú" estas similaj al la esperantaj pronombroj "Ci" kaj "Vi", respektive) estas vaste uzata inter la dialektaj parolantoj.
"Voseo"-o en la Valo de Kaŭko
La pronoma kaj verba "Voseo"-o estas vaste kaj kutime uzata en la Departemento de la Valo de Kaŭko, kaj ĉefe en la zono de la kauka rivero kiu situas inter la okcidenta kaj centra montaraj sistemoj el Kolombio, ĉi tiu kaŭkvalana "voseo"-o estas karakterizata de la america dialekta "voseo"-o kiu nur estas aplikata al la dua persono de la singularo.
En ĉi tiu Kolombia regiono, la "Voseo"-o indikas proksimecon inter la parolantoj, do oni uzas ĝin ĉiutage inter amikoj, samklasanoj kaj samlaborantoj, najbaruloj, familianoj ktp. Kutime oni en la hispana lingvo nur uzas la pronomon "Tú" aŭ "Usted" (tiu lasta pli formala) kiam oni aludas al alia personoj, sed en la Kaŭkvalana dialekto tiu pronomo nure estas uzata je formalaj situacioj kun persono aŭ grupoj al kiuj oni ne havas amikan aŭ familian proksimecon.
"Vos" estas uzata kiel persona pronomo kaj kiel fraza objekteco, oni uzas "te"-n kiel klitika pronomo kaj "tu" kaj "tuyo" kiel posesivaj pronomoj. La kaŭkvalana dialekto havas akordantan formon inter pronomoj kaj verboj (pronoma-verba "voseo"-o)[1], tion ĉi signifas ke la pronomo "vos" ĉiam estas konjugiĝata kun verboj je "voseo"-a maniero kies baza karakterizaĵo estas la akcento je la fino de tiaj verboj. La indika prezenca verbotempo por la regulaj verboj farigas aldonante -ás, –és, aŭ ís je la fino de la verbo dependante de la vorto, ekzemple: "vos hablás", "vos comés", "vos vivís" (Vi parolas, vi manĝas, vi vivas). Por la verboj neregulaj kiuj ŝanĝas la vokaloj kiam oni konjugas ilin, la fino de la verboj estas samkiel la regulaj verboj, sed la ŝanĝo de la vokaloj ne okazas: "vos recordás", "vos tenés", "vos dormís" (Vi rememoras, vi havas, vi dormas). En la subjunktiva prezenco daŭrigas la finan akcentojn kaj la vokalan ŝanĝadon: "vos hablés, "vos comás, "vos vivás ". Oni konjugigas imperative la verboj same: "hablá, comé, escribí" (Parolu, manĝu, skribu).
Referencoj
- ↑ El voseo en la Historia y en la lengua de hoy ("Voseo"-o en la historio kaj hodiaŭa lingvo)