Ciato: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
artikolo el la suprasoraba vikipedio |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:23, 7 mar. 2012
Ciatio (el greka κύαϑος[1] ) estas speciala floraro, kiu estas ŝajnfloro (science pseudanthium) kaj aspektas kiel floro. Ĝi aperas nur en la genro de eŭforbioj (Euphorbia) ene de la familio de eŭforbiacoj (Euphorbiaceae).
Konstruo
Ĝi konsistas el tre reduktitaj unuopaj floroj kaj portas altajn folietojn (brakteojn). Plej ofte estas unu ina floro kaj viraj floroj en kvin grupoj.
- La ina floro estas nuda kaj longe tigita. Do, ĝi konsistas nur el ovario kun pistilo. Ĝi ofte estas malsupren kurbita. Ĉe la plej multaj specioj ĝi ne havas perianton.
- La viraj floroj estas ankaŭ tigitaj. Ili konsistas nur el la antero. Ili ĉirkaŭas la inan floron kaj staras en cincinoj.
- La portaj folietoj de viraj floretoj ĉirkaŭas kiel altaj folietoj (brakteoj) la tutan floraron.
- Ĉirkaŭ tiuj estas ofte elipsoformaj aŭ duonlunaj nektaraj glandoj. La glandoj produktas nektaron, kiu allogas insektojn.
La sekvaj transversaj sekcoj tra la ciatioj surbildigas ties nekutiman konstruon.
Klarigoj:
b | Brakteo |
i | Flora involukro |
g | Nektara glando |
ag | Alpendaĵo de nektara glando |
bo | Pinto de flora involukro, brakteolo |
mf | Vira floro, tigita filamento, kiu porta je la fino 2 anterojn |
jmf | Nematura vira floro |
a | Antero |
pmf | Tigo de la vira floro |
ff | Ina floro, mallonge tigita ovario kun stiluso, kies dupartaj finetoj formas la stigmon |
o | Ovario |
s | Stiluso |
pff | Tigo de la ina floro |
Notoj
Fontoj
- Spohn, Aichele, Golte-Bechtle, Spohn: Was blüht denn da? Kosmos Naturführer (2008), ISBN 978-3-440-11379-0, paĝo 262, sub la kapvorto Warzen-Wolfsmilch (Euphorbia verrucosa) germane
- Strasburger, E. et al.: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. 15. Auflage, Jena Verlag von Gustav Fischer 1921, paĝo 551 germane
- Strasburger, E. et al.: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. 35. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag 2002, paĝoj 826-828 germane