Saltu al enhavo

Malagasa lingvo en Rusio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun 'La '''malagasa lingvo''' estas unu el lingvoj, parolataj en Rusio. == Parolantoj == Laŭ la Tutrusia popolnombrado de 2010, en Rusio estas 26 homoj, kiuj scias la ma...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:52, 8 mar. 2014

La malagasa lingvo estas unu el lingvoj, parolataj en Rusio.

Parolantoj

Laŭ la Tutrusia popolnombrado de 2010, en Rusio estas 26 homoj, kiuj scias la malagasan lingvon[1].

Disvastigo kaj lingva politiko

Kiel rakontas Ludmila Kartaŝova en sia libro "Мадагаскар и Я", en Moskvo kelkaj ekinteresiĝis pri la malagasa lingvo post la Moskva Festivalo de Junularo kaj Studentaro, pasinta en 1957, kiun vizitis ankaŭ malagasoj (kaj ankaŭ prezentis sian lingvon kaj kulturon). Dum iom datempo en Moskvo estis radio-programo en lamalagasa lingvo. Ekde 1961 en la Instituto de Afriko (Moskvo, tiam Sovetunio) Kartaŝova mem studis la lingvon. Poste, ekde 1974 ŝi instruis la lingvon por studentoj de la Instututo de Azio kaj Afriko (ĉe la Moskva Ŝtata Universitato), eldonis vortarojn kaj lernolibrojn; aperis sciencaj verkoj ruslingve. Ekde 1990-aj jaroj regula studado de la malagasa lingvo en Rusio ne ekzistas.

Lernado

Referencoj