Ádám Ignác Prandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ádám Ignác Prandt, laŭ hungarlingve kutima nomordo Prandt Ádám Ignác estis hungara kuracisto, profesoro.

Ádám Ignác Prandt [1] naskiĝis en 1739 en Habsburga Imperio en Peterwardein. Li mortis la 15-an de julio 1817 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Ignác Prandt akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1768. Post 2 jaroj li ekinstruis en Reĝa Universitato de Nagyszombat. Li estis dekano sepfoje en la 1770-aj kaj 1780-aj jaroj. Li estis rektoro en la studjaro 1773 [2]. Li fidele sekvis la translokigitan universitaton al Buda en 1777, same al urbo Pest en 1784.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inauguralis medica de vesicantibus (1768)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.