Ákos Szendrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZENDREY Ákos (sendrei) estis hungara etnografo naskita en Koloĵvaro la 7-an de decembro 1902 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de novembro en 1965. Li estis la filo de Zsigmond Szendrey.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szendrey studis en Budapeŝto en la fakultato de ekonomiko, doktoriĝis pri juro en 1928. En jaroj 1927 – 30 li laboris en la sekcio pri arkeologio de la Hungara Nacia Muzeo, poste en la Etnografia Muzeo. En 1947 li iĝis privatprofesoro en la filologia fakultato, poste anstataŭanta ĉefdirektoro ĝis 1963. Li estas konata kiel la esploristo de la hungara popolkredo kaj popolkutimoj. Li publikis proksimume 300 sciencajn kaj popularajn studojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Népi büntetőszokások (Bp., 1936);
  • A sirató (Szeged, 1937);
  • A népi társasmunkák és összejövetelek (Bp., 1939);
  • A magyar nép jelnyelve (Bp., 1941);
  • A magyar néphit kutatása (Bp., 1948);
  • Die Vorbereitung der Hochzeit und der Abschluss des Ehevertrage bei den Ungarn (Bp., 1958)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon