Zsigmond Szendrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Szendrey
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1879 (1879-02-28)
en Satu Mare
Morto 26-an de majo 1943 (1943-05-26) (64-jaraĝa)
en Balatonfenyves
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo etnografo • gimnazia instruisto
vdr

SZENDREY Zsigmond (sendrei) estis hungara etnografo naskita en Satmaro la 28-an de februaro 1879 kaj mortinta en Balatonfenyves la 28-an de majo en 1943. Li estis la patro de Ákos Szendrey.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Szendrey havigis diplomon de instruisto pri hungara kaj latina lingvoj en 1903. Li instruis en Peĉo, Gyöngyös, Bártfa, Makó, inter 1912 kaj 1918 en Nagyszalonta kaj en Budapeŝto. Post siaj komencaj lingvistikaj laboraĵoj en Nagyszalonta li komencis etnografiajn esplorojn kaj dum ses jaroj li gvidis la lokan kolektadon de Folklore Fellows. La enciklopedio Magyar néphit és népszokás (Hungara popolkredo kaj popolkutimo) redaktita kun lia filo Ákos restis en manuskripto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Katonanóták a fogságból (Bp., 1923);
  • Nagyszalontai gyűjtés (Szerk. Magy. Néprajzi Gyűjt. Bp., 1924);
  • Oktató és alkalmi hagyományok (Bp., 1935);
  • Jeles napok (Bp., 1937);
  • A magyar népszokások ősi elemei (Bp., 1940).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon