Álvaro do Espírito Santo Rabelo
Etoso
Álvaro do Espírito Santo Rabelo | |
---|---|
Persona informo | |
Álvaro do Espírito Santo Rabelo (naskiĝis la 4-an de Junio 1934 en Coração de Jesus; mortis la 15-an de Majo 2015 en Cascavel) kuracisto, estis brazila esperantisto. Li lernis Esperanton en 1954 dum li studis medicinon ĉe Federacia Universitato de Minas Gerais. En 1962, post diplomiĝo, litranslokiĝis al Cascavel en 1965 kaj tie movadis, li estis kunfondinto de Kaskavela Esperanto-Asocio.
Li estis adoptita civitano de Cascavel en 1995. En 2012, la Regiona Konsilantaro de Medicino distingis lin per honora diplomo pro lia kompetenta kaj etika laborado en la kampo de medicino dum 50 jaroj.