Árpád Klatsmányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Árpád Klatsmányi [klaĉmAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klatsmányi Árpád estis hungara inĝeniero, profesoro, inventisto.

Árpád Klatsmányi [1] naskiĝis la 20-an de decembro 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de julio 19 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Klatsmányi frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1947. Post siaj studoj li laboris en signifa fabriko en Budapeŝto, poste en esplora elektronika instituto. Komence li okupiĝis ĉefe pri vakutuboj, poste pri transistoroj. En 1949 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filinojn. Ekde 1951 li instruis en la menciita universitato, en la sekva jaro li estis nomumita docento kaj katedrestro. Pro konduto dum la Hungara revolucio de 1956 li estis forigita el la universitato, sed poste li trovis postenon en laborejo, kiu baldaŭe iĝis fabriko. Li kreis novajn instrumentojn helpe de diĝita teknologio. En 1964 li kreis la unuan hungaran tablan elektronikan kalkulilon, post jaroj komputilon. Helpe de stipendio li akiris komputilan diplomon en Francio, hejmenveninta li denove instruis. En 1983 li pensiuliĝis, sed poste li estis privata entreprenisto. Li ricevis premiojn inter 1951-1996. Li havis 21 patentojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A tranzisztorok felhasználásának kérdései (1955)
  • Die Verwendung von Quarzuhren zur geographischen Ortsbestimmung (1959)
  • A magyar elektronikai ipar - múlt és jelen (1996) - kunaŭtoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]