Saltu al enhavo

Étienne Brûlé

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne Brûlé
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1591 (1591-11-30)
en Ĉampinio-ĉe-Marno
Morto 31-an de majo 1633 (1633-05-31) (41-jaraĝa)
en Kanado
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Etienne BRÛLÉ (naskiĝis ĉ. 1592, mortis 1632), estis franca esploristo en Nordameriko. Li alvenis (1608) al la "Nova Mondo" kun Samuel de Champlain, kiu sendis lin (1610) en la sovaĝejon lerni pri la indianoj kaj la tero. Li loĝis kun la huronoj kaj akompanis grupon el ili al Georgia Golfo ĉe Lago Hurona. En 1612 li gvidis Champlainon al tiu lago, kaj dum la revojaĝo, ili estis la unuaj eŭropanoj, kiuj vidis Ontarian Lagon. Tiam oni sendis Brulé al la fontoj de la Susquehanna Rivero kaj li sekvis ĝin ĝis la Ĉesapika Golfo. Dumvoje lin kaptis kaj torturis la irokezoj, sed li eskapis (1618). Li loĝis denove kun la huronoj, farante multaj da esploroj. Li eble vizitis Supran Lagon kaj tiel vidis ĉiujn el la Grandaj Lagoj krom Miĉigana Lago. En 1629 li pilotis la britajn ŝipojn, kiuj kaptis Kebekon kaj sian eks-komandanton, Champlain. Tiam li forlasis sian laboron kaj loĝis kun la huronoj. Oni lin mortigis dum kverelo.