Ekologie Demokratia Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekologie Demokratia Partio
Ökologisch-Demokratische Partei
Verda partio • politika partio en Germanio
Lando  Germanio
Estro Sebastian Frankenberger
Fondiĝo la 23-an de januaro 1982 en Wiesbaden
Ĉefa sidejo Pommergasse 1, 97070 Würzburg
Ideologio ekologio
Retejo http://www.oedp.de
vdr

La Ekologie Demokratia Partio (Ökologisch-Demokratische Partei, ödp) estas ekologia partio en Germanio, kiu ekzistas ekde la 23-a de januaro 1982. La partio konsideriĝas la posteulo de la iniciativo Verda Agado Estonto (germane Grüne Aktion Zukunft, GAZ), aktiva inter la jaroj 1978 kaj 1982. Tiu iniciato fondiĝis laŭ iniciato de Herbert Gruhl, membro de la nacia parlamento Bundestag, kiu tre malkontentis pri la tiutempa ekologia politiko de la kristandemokratia partio CDU, en kiu li ĝis tiam membris. Komence de la jaro 1980, la iniciativo partoprenis en la fondo de nacia ekologia partio La Verduloj, ekde 1990 nomata Alianco 90/La Verduloj. Jaron poste tamen la partio Verda Agado Estonto malmembriĝis el la nacia verda partio, kaj komence de la jaro 1982 la iniciativo "Verda Agado Estonto" estis transformigita al nova politika partio de la nomo Ekologie Demokratia Partio (Ökologisch-Demokratische Partei, ödp). Inter la jaroj 1982 kaj 1989 Herbert Gruhl estis ties unua prezidanto. De 2003 ĝis 2010 la partia prezidanto estas la fizikisto prof. d-ro Klaus Buchner, de tiam la postenon transprenis Sebastian Frankenberger.

En la parlamenta baloto en Germanio 2009, la partio kandidatis en 8 el la entute 16 federacia landoj de Germanio. Ĝi daŭre difiniĝas en opozicio al la principe similcela, sed multe pli granda partio Alianco 90/La Verduloj, legu ankaŭ pri alia Esperanto-partio: Eŭropo - Demokratio - Esperanto-Federacio (EDE-Federacio) kiu agadas en Germanio, Francio, Pollando, Hungario kaj Bulgario kiuj estas aŭ partioj aŭ sociaj movadoj (ekz. EDE-Hungario) aŭ asocioj (ekz. EDE- Pollando) diversmaniere depende de la landa filio. La Ekologie Demokratia Partio estas supozeble la sola partio, kiu montras certan inklinon al Esperanto en sia programo por la Eŭropaj balotoj 2014 krom EDE-Francio.

Decide pri lingvopolitiko en Eŭropa Unio

La Ekologie Demokratia Partio (ÖDP) subtenas strebojn por plibonigo de rekta komunikado inter EU-civitanoj, ekz. per uzo de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto. Tiu decido aldoniĝas al la Eŭrop-politika Programo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]