Újezdec estas urba parto de urbo Uherský Brod situanta en distrikto Uherské Hradiště en Ĉeĥio. Antaŭ la jaro 1976 Újezdec ekzistis kiel memstara municipo sub la nomo Újezdec u Luhačovic, tiun ĉi nomon oni neformale uzas ĝis hodiaŭ kaj la loka fervoja stacio tiel nomiĝas senĉese. Vivas ĉi tie 1 024 loĝantoj (2021).
Újezdec situas en katastra teritorio Újezdec u Luhačovic kun areo 11,21 km².
Újezdec etendiĝas super la kunfluejo de Olšava kun Šťávnice, sur flankoj de ŝoseo kondukanta el Brno tra Uherský Brod ĝis Luhačovice en supermara alteco 228 m.
En la municipo estas preĝejo de sankta Johano Baptisto el la jaro 1851, monumento al falintoj el la jaro 1919 (lokigita en la preĝejo), monumento al falintoj en la dua mondmilito. En la 1970-aj jaroj estiĝis en la municipo trajna stacidomo sub la nomo Újezdec u Luhačovic. La stacidomo estas grava ŝanĝtrajna stacio sur fervojlinio el Uherské Hradiště ĝis banloko Luhačovice.