Ĉaŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉaŭ estas neologisma interjekcio kiu devenas el la itala lingvo (ciao) kaj estas uzata por kaj "saluton" kaj "adiaŭ".

Origine ĝi venis el la venecia lingvo, kaj eniris la vortarojn de multaj aliaj lingvoj de la mondo.

La sekva listo indikas la ortografion kaj uzado de salutoj derivitaj de ciao en diversaj lingvoj kaj landoj.

  • Amhare: ቻው, chaw ("adiaŭ")
  • Angle: ciao ("adiaŭ")
  • Bulgare: чао, chao ("adiaŭ")
  • Ĉeĥe: čau ("saluton" aŭ "adiaŭ") kaj čau čau (adiaŭ)
  • Esperante: ĉaŭ ("saluton" aŭ "adiaŭ")
  • Estone: "tšau", ankaŭ "tšauki" - kelkfoje prononcata kun "s" ("saluton" aŭ "adiaŭ")
  • Finne: "tsau", ankaŭ "tsaukki" ("saluton" aŭ "adiaŭ")
  • France: ciao, tchao (plejofte por diri "adiaŭ").
  • Germane: ciao, tschau (por "saluton" kaj "adiaŭ")
  • Greke: τσάο, tsao ("adiaŭ")
  • Hebree: צ'או chao ("adiaŭ")
  • Hispane: en Argentino kaj Urugvajo la vorto chau (plejofte "adiaŭ"). En aliaj landoj de Latinameriko estas chao (ĉao). En Hispanio, kie "adios" estas la kutima esprimo, kelkaj homoj diras "chao" kiel originala maniero de salutado.
  • Hungare: csáó aŭ pli neformale csácső ("saluton" aŭ "adiaŭ")
  • Interlingvae: ciao ("adiaŭ")
  • Itale: ciao ("saluton","sal" aŭ "adiaŭ") ankaŭ "ciao ciao" (ĝis la).
  • Japane: チャオ, chao ("saluton" aŭ "sal") ankaŭ チャオチャオ chao chaoσ (ĝis la).
  • Katalune: ciao, txao ("adiaŭ")
  • Kroate: ćao*Latve: čau ("saluton" aŭ "adiaŭ")
  • Litove: čiau ("ĝis la", rare "saluton")
  • Makedone: чао, čao ("adiaŭ")
  • Malaje: چاو دولو, cau dulu ("adiaŭ")
  • Malte: ċaw ("adiaŭ"); ankaŭ ċaw ċaw ("ĝis la")
  • Montenegre: ћао, ćao ("adiaŭ" aŭ "saluton")
  • Nederlande: ciao ("adiaŭ")
  • Pole: ciao (rare)
  • Portugale: tchau ("adiaŭ"); en Portugalio ankaŭ xau
  • Rumane: ciao ("saluton" aŭ "adiaŭ"); ofte skribita kiel ceau
  • Ruse: чао, chao; ("adiaŭ"); ankaŭ ŝerce - чао-какао, chao-kakao (de чай — "teo" kaj какао — "kakao")
  • Serbe: ћао, ćao ("adiaŭ" aŭ "saluton")
  • Sicilie: ciau ("saluton", "sal")
  • Slovake: čau (variaĵoj: čauko, čaves, čauky, čaf); plejofte "adiaŭ"
  • Slovene: čaučaw ("saluton" aŭ "adiaŭ"); ankaŭ čaw čaw ("adiaŭ")
  • Somalie: ciao ("adiaŭ")
  • Svisgermane: ciao/Tschau ("saluton" aŭ "adiaŭ")
  • Turke: çav ("adiaŭ")
  • Venecie: ciào ("saluton" aŭ "adiaŭ")
  • Vjetname "chào" ("saluton" aŭ "adiaŭ") kvankam samsone ĝi ne havas etimologian rilaton kun la itala aŭ venecia lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]