Ĉarikar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉarikar
چاريكار
setlejo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Parvan (Parŭan)
Demografio
Loĝantaro 46 600  (stato de 2006)
Geografio
Geografia situo 35° 1′ N, 69° 10′ O (mapo)35.01305555555669.168888888889Koordinatoj: 35° 1′ N, 69° 10′ O (mapo)
Alto 1 600 m [+]
Horzono UTC+4:30
Ĉarikar (Afganio)
Ĉarikar (Afganio)
DEC
Ĉarikar
Ĉarikar
Situo de Ĉarikar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Charikar [+]
vdr

Ĉarikar (perse kaj paŝtoe چاريكار) estas urbo en la nordoriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Parvan respektive Parŭan. Laŭ takso en la jaro 2006 Ĉarikar havis proksimume 46 600 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 22 424). Plimulto el ili estas taĝikoj.

Ĉarikar situas proksimume 70 kilometrojn norde de la urbo Kabulo, voje al la provinco Panĝŝir kie la ebenaĵo Ŝamali renkontas la flankajn partojn de la montaro Hindukuŝo. La urbo situas 1 600 metrojn super la marnivelo. La urbanoj estas konataj pro sia produktado de argilaĵoj kaj de altkvalitaj vinberoj.