Ĉarto 08

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉarto 08 estas manifesto komence subskribita de 303 ĉinaj disidentaj intelektuloj kaj aktivuloj pri homaj rajtoj. Ĝi estis publikigita la 10-an de decembro 2008, la 60-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, adoptante sian nomon kaj stilon de la kontraŭsovetia Ĉarto 77 eldonita de disidentoj en Ĉeĥoslovakio.

Ekde ĝia publikigo, pli ol 10 000 homoj en kaj ekster Ĉinio subskribis la ĉarton. Post malsukcesaj reformaj klopodoj en 1989 kaj 1998 de la ĉina demokratia movado pri la politika sistemo de la Popola Respubliko de Ĉinio, Ĉarto 08 estis la unua defio al unupartia regado, kiu deklaris la finon de unupartia regado kiel ĝia celo. Ĝi estis priskribita kiel la unua politika deklaracio kun unuigita strategio.

En 2009, unu el la verkintoj de Ĉarto 08, Liu Xiaobo, estis kondamnita al dekunu-jara malliberigo por "instigado al subfosado de la ŝtata povo" pro sia implikiĝo. En 2010, Liu ricevis la Nobel-premion pri paco. Sep jarojn poste, en julio 2017, li mortis pro terminala hepata kancero en la malliberejo post kiam medicina provliberigo estis koncedita al li.