Ĉeĥa moderno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉeĥa moderno (ĉeĥe Česká moderna) estis grupo de juna generacio de ĉeĥaj verkistoj en la 1890-aj jaroj. Ĝi formiĝis surbaze de la Manifesto de Ĉeĥa moderno, eldonita en 1895 en la gazeto Rozhledy. Ĝia aŭtoro estis poeto Josef Svatopluk Machar.

Pro sia interna neunueco la grupo havis nur mallongan daŭron. Ĝi ne havis unuecan artan programon, sed substrekis nekonformismon (distanciĝon de la reganta politiko), individuismon kaj rajton je individueca koncepto de la verkado. Ĝi daŭrigis la pensan heredaĵon de Karel Havlíček Borovský kaj Jan Neruda, el kies nomo prenis poste la sian la ĉilia poeto Pablo Neruda.

Al la ĉefaj reprezentantoj apartenis Otokar Březina, Antonín Sova, Vilém Mrštík, František Xaver Šalda, Vítězslav Novák k.a.