Ĉefurba distrikto de Venezuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefurba distrikto de Venezuelo
Ĉefurba distrikto
Distrito Capital

LandoVenezuelo

Supermara alteco1 142 m [+]
ĈefurboKarakaso
- koordinatoj10° N, 67° U (mapo)10.473055555556-66.995555555556Koordinatoj: 10° N, 67° U (mapo)
Areo1 930 km² (193 000 ha) [+]


ŜtatestroCarmen Meléndez

ISO 3166-2VE-A

Ĉefurba distrikto de Venezuelo (Tero)


Map
Ĉefurba distrikto de Venezuelo

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Distrito Capital (Venezuela) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Ĉefurba distrikto (hispane Distrito Capital) estas la ĉefurba Federacia Distrikto de la ŝtato Venezuelo. Ĝi havas areon de 433 kvadrataj kilometroj kaj nur konsistas el la municipo Libertador: tiu municipo inkluzivas proksimume kvinonon de la areo kaj trionon de la loĝantaro de la urbo Karakaso. Kiel Federacia Distrikto, do teritorio senpere ligata al la ŝtato, ne al subŝtata administra unuo, ĝi estas la loko de la Nacia Asembleo de Venezuelo kaj de pliaj tutŝtataj institucioj. La teritorio limas al la subŝtatoj Vargas kaj Miranda.

Per la Konstitucio de Venezuelo de 1999 la ĉefurba distrikto perdis sian propran parlamenton kaj sian distriktestron. Kompense novorganiziĝis la teritorio de la urbo Karakaso (la "metropola distrikto Karakaso", hispane Distrito Metropolitano de Caracas). La urba administrantaro transprenis la administran potencon pri la ĉefurba distrikto kaj de kvar najbaraj municipoj de la subŝtato Miranda, kiuj do kune konsistigas la urbon Karakaso. La 13-an de aprilo 1999 la Nacia Asembleo ratifis leĝon pri la kreo de nova distrikta registaro. [1] Ekde tiam la ĉefurba distrikto do denove havas distriktestron, kiun persone nomumas la ŝtata prezidanto de Venezuelo. Eke de la 14-a de aprilo 2009 la postenon havas la politikistino Jacqueline Faria Pineda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]