Ĉela diferenciĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ĉela diferenciĝo estas proceso en kiu praĉeloj kaj nematuraj ĉeloj ricevas sian finan fenotipon. Dum la diferenciĝo iuj genoj estas aktivigataj, kaj aliaj genoj malŝaltataj, sed la ĉela genaro ne ŝanĝiĝas. La ĉelo ŝanĝas dum la diferenciĝo sian formon, grandecon kaj la proteinojn, kiujn ĝi produktas.