Ĉielira Insulo
Ĉielira insulo | ||
---|---|---|
NASA-bildo de Ĉielira insulo | ||
insulo | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Insularo | Aldabra Insularo | |
Geografia situo | 9° 43′ 54″ S, 46° 30′ 52″ O (mapo)-9.731611111111146.51452777777832Koordinatoj: 9° 43′ 54″ S, 46° 30′ 52″ O (mapo) | |
| ||
Longo | 6,9 km | |
Larĝo | 2,4 km | |
Areo | 11,07 km² | |
Plej alta loko | 32 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Ĉielira Insulo, Insulo Ĉieliro, aŭ en franca Île de l'Assomption kaj en angla Assumption Island, estas malgranda insulo situanta ĉe 9° 43′ S 46° 30′ O / 9.717 °S, 46.500 °O (mapo) en la Hinda Oceano norde de Madagaskaro kaj estas parto de la ŝtato Sejŝeloj. Ĝi situantas je ĉirkaŭ 30 km sudoriente de la atolo Aldabro parto de la Aldabra Insularo. Ĝi estas unika koralinsulo kiu havas 11.07 km² en areo kaj kiu havas malgrandan setlejon en la ŝirma okcidenta flanko, ĉirkaŭata de arboj Kasuarinoj. Abandonita plantejo de kokosarboj estas ĝuste sude de tiu. Estas avia dromo el betono kiu etendas el inter la du sablodunoj sudoriente de la setlejo. La okcidenta marbordo montras preskaŭ seninterrompan sablostrandon de 5 km. Du grandaj sablodunoj elstaras ĉe la sudorienta marbordo de la insulo, unu el ili 32 m alta.
Pro detrua efiko de guanominado kiu daŭris ĝis 1983, en la insulo hegemonias nudaj rokoj kaj kavoj, kaj estas dise kovrata de malalta vegetaĵaro.
Elstara loĝanto de la insulo estas la Ĉielirinsula geko, nome subspecio de geko troviĝanta nur en tiu insulo.
La dokumentario The Silent World estis parte filmita en la Ĉielira Insulo.