Ĉina ventomuelilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉina ventomuelilo turniĝas ĉirkaŭ vertikala akso. Steloforme aranĝitaj veloj pelas ĝin.

Ĉina ventomuelilo, desagnaĵo per krajono
Ĉina ventomuelilo

Historio[redakti | redakti fonton]

En tombo en Liaoyang, (provinco Liaoning) oni trovis murpentraĵojn kiuj montras ventomuelilojn, kio pruvas la uzon de ventomueliloj jam dum la orienta Dinastio Han, 25 ĝis 220 post kristo, do ekde 1700 jaroj.[1]

La mueliloj estis uzataj por akvopumpado kaj por produktado.

En 1959 ekzistis en la provinco Jiangsu pli ol 200.000 funkciantaj ventomueliloj. [2]

Tekniko[redakti | redakti fonton]

La veloj estas de la sama tipo kiel tiuj uzataj sur ĵonkoj, do kun aro da latoj el bambuo. La veloj moviĝas dum la turniĝo aŭtomate en la ĝustan direkton. Dum unu turniĝo ĉiu velo faras du manovrojn, unu halson, t.n. patenthalson (vento de malantaŭe) kaj unu turnon (vento de antaŭe). La velo estas konstante bindita kaj ne bezonas iun prizorgadon.

La muelilo funkcias je iu ajn direkto de la vento. Kontraŭe al la eŭropa versio de ventomueliloj ĝi ne bezonas rearanĝon je alia direkto de la vento.

Funkcianta modelo estas videbla je

http://www.youtube.com/watch?v=GJG-QLG_VqE&NR=1

Oni bone vidas tie la svingantajn velojn farantaj halsojn. Bedaŭrinde sub tiu adreso krom la ĉina tipo estas montritaj diversaj aliaj tipoj de vertikalaj mueliloj. La ĉina tipo havas la titolon

VAWT great chinese windmill open air test.AVI

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

La dua foto estas laŭ la klarigoj pri ĝi farita en dec. 2010 en ĉinio, do montras modernan, funkciantan muelilon kun almuntita akvopumpilo.

Pliaj fotoj kaj informoj serĉendaj