Ĉograja akvorezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉograja akvorezervejo estas akvorezervejo en la sudo de la eŭropa parto de Rusio, ĉe la limo de Stavropola Teritorio kaj Respubliko de Kalmukio. La alteco de la akvospegulo super marnivelo (en la momento de topografia mapado) estis 24,2 m[1]. La rezervejo estis komisiita en 1969; plenigo ĝis la planita nivelo estis finita en 1973. La spegula areo tiam estis 193 km², la longo de la akvejo — 48,8 km, kaj la maksimuma larĝo estis ĝis 9 km, la meza profundo — 3,6 m. Nuntempe la akvejo estas sub la normala planita nivelo, la spegula areo malpliiĝis ĝis 130,4 km², kaj la uzebla volumo pli ol duoniĝis ĝis 0,28 km³[2].

La akvorezervejo disponigas akvon por grundakvigo, irigacia agrikulturo kaj akvumado de paŝtejoj[2].

La ĉefa garantiita fonto de akvoprovizado estas la akvo venanta de la basenoj de Terek kaj Kuma, tra la kanaloj inter Terek, Kuma kaj la akvorezervejo. Krom tio la rezervejo estas parte replenigata de la loka defluo el la akceptejo de la rivero Orienta Maniĉ[3].

La rezervejo estas uzata por nestado de kelkaj birdospecioj listigitaj en la Ruĝa Libro de Rusio, inter ili: krispa pelikano, rozkolora pelikano, plataleo, ibiso kaj aliaj[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]