Ĉukĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉukĉoj estas indiĝena popolo en la trea nordoriento de Rusio.

Plimulto de la ĉukĉoj vivas ĉefe en Aŭtonoma Regiono de Ĉukĉio sur la Ĉukĉa Duoninsulo. Entute ekzistas ĉ. 15.000 ĉukĉoj dismonde, el kiuj parolas hodiaŭ ĉ. 10.400 personoj la ĉukĉan lingvon, paleosiberian lingvon.

Tradicie eltenas sin la enlandaj ĉukĉoj en la tundro per boacobredado, ĉasado kaj fiŝkaptado ("boacaj ĉukĉoj"). La marbordaj ĉukĉoj ("maraj ĉukĉoj") ĉasas marajn mamulojn kiel cetacojn kaj rosmarojn.

La koloniigo de la teritorio en la 17-a jc. duonigis la nombron de la ĉukĉoj, kiuj devis dum la soveta periodo fikse setliĝi, viziti lernejojn kaj lerni la rusan lingvon. Iliaj kulturo kaj nomada vivmaniero estis neglektataj.

En Esperanto

Vasilij Eroŝenko verkis pri sia restado ĉe la ĉukĉoj, "El vivo de ĉukĉoj", legebla komplete tie ĉi.

Aliaj projektoj

Vidu ankaŭ