ČEZ Aréna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ČEZ Areno)
ĈEZ Areno
ČEZ Aréna
ČEZ Aréna
indoor ice rink
Situo
Loko Ostrava, Ĉeĥio
Geografia situo 49° 48′ 17″ N, 18° 14′ 54″ O (mapo)49.80472222222218.248333333333Koordinatoj: 49° 48′ 17″ N, 18° 14′ 54″ O (mapo)
ĈEZ Areno (Ĉeĥio)
ĈEZ Areno (Ĉeĥio)
DEC
ĈEZ Areno
ĈEZ Areno
ĈEZ Areno
Map
ĈEZ Areno
Datumoj
Malfermita 1986
Posedanto Vítkovice Aréna, a. s.
Kosto 300 milionoj da Kčs
(kun hotelo Atom),
690 milionoj da Kč
(rekonstruo 2003–2004)
Kapacito 9 821 lokoj
Dimensioj areo: 7 697 m²
interna alteco: 18 m
Retejo Oficiala retejo
vdr

ČEZ Aréna (ĈEZ Areno) (antaŭe Palác kultury a sportu - Palaco de kulturo kaj sporto) estas plurfunkcia konstruaĵo en Ostrava-Zábřeh. Ties konstruado estis finita en la jaro 1986. En la jaroj 2003-2004 okazis ties rekonstruo kaj modernigo kontraŭ 690 milionoj da kronoj, ekde la jaro 2004 ĝi portas nomon ČEZ Areno. Temas pri hejmeca stadiono de ekstraliga glacihokea klubo HC Vítkovice Ridera.

Okazintaj agadoj[redakti | redakti fonton]

En la ĉambrego okazis multe da sportaj, kulturaj kaj aliaj agadoj, el kiuj eblas nomi:

Historio[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro de la projekto de konstruaĵo estis inĝ. ark. Vladimír Dedeček, kiu krom aliaj projektis Agrikulturan Altlernejon en Nitra kaj Slovakan ŝtatan arkivejon en Bratislavo, peraŭtore li partoprenis en projektoj de konstruado de vico de altlernejaj areoj. Laboron en la projekto de Palaco de kulturo kaj sporto li komencis en la jaro 1974 kaj finis ĝin en la jaro 1976. En la sama jaro komencis malkonstruado de domoj laŭlonge strato Ruská sur dislimiĝo de Vítkovice kaj Zábřeh nad Odrou. Kiel granda parto de Ostrava, ankaŭ tiu ĉi teritorio estis parto subminita, tial estis uzita pruvita koncepto kaj la konstruaĵo situas sur kompakta ferbetona tabulo. Simila procedo estis uzita por konstruado de Nova urbodomo. Solena malfermo okazis en la jaro 1986, en la plenan funkciadon la ĉambrego estis donita en la jaro 1988. Siatempe temis pri la plej granda kaj la plej moderna ĉambrego en Eŭropo. Komune kun la ĉambrego estis konstruita ankaŭ hotelo Atom; kostoj por finigo de ambaŭ konstruaĵoj atingis 300 milinoj da ĉeĥoslovakaj kronoj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la modernigo kaj la rekonstruo de la ĉambrego estis necesa, ĝi stratigis malagrablan trendon de nesentemaj intervenoj en eksteraĵoj de la konstruaĵo. La origina ideo de simplaj geometriaj kurblinioj kaj simpleco de aspekto senĉese pli perdiĝas pro influo de la plej diversaj aldonaĵoj. Temu jam pri alkonstruo de vitra alkonstruaĵo por Monda ĉampioneco en korpokulturado aŭ konstruado de nova vintra stadiono proksime de la konstruaĵo. La origina ideo tiel surportiĝas per miksaĵo de nesimetriaj aldonaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]