Čeřeniště
Aspekto
Čeřeniště | |
germane Tschersing | |
vilaĝo | |
Domoj hodiaŭ perdiĝas en verdaĵo de deklivo de Bohemia mezmotaro
| |
Oficiala nomo: Čeřeniště | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Labem |
Administra municipo | Malečov |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Bohemia mezmontaro |
Domoj | 37 2011 |
Situo | Čeřeniště |
- koordinatoj | 50° 36′ 09″ N 14° 07′ 01″ O / 50.60250 °N, 14.11694 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 510 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 500 m s. m. |
Katastro | 2,34 km² (234 ha) Čeřeniště |
Loĝantaro | 82 (2021) |
Denseco | 35,04 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1407 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 403 27 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Čeřeniště | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Čeřeniště (germane Tschersing) estas montara vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Malečov en distrikto Ústí nad Labem situanta en montoj de Bohemia mezmontaro. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km sude de Malečov. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 37 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 82 loĝantoj.
Čeřeniště estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,34 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1407.
Antaŭ la dua mondmilito ĉi tie vivis plejparte loĝantaro de germana nacieco. La vilaĝo estis konata pro kulturado de groso, kiu sukcesis en tiu ĉi supermara alteco. Post la dua mondmilito okazis ellandigo de tiu ĉi loĝantaro. Oni jam ne sukcesis enloĝigi la vilaĝon en la staton, kia estis antaŭ la milito.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 343 |
1880 | 324 |
1890 | 314 |
1900 | 305 |
1910 | 277 |
1921 | 262 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 283 |
1950 | 81 |
1961 | 50 |
1970 | 44 |
1980 | 31 |
1991 | 22 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 29 |
2011 | 61 |
2021 | 82 |
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]- Belvedero Varhošť
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Čeřeniště, preĝejo
-
Tra la vilaĝo tiriĝas mallarĝa veturejo, kiu en abrupra ascendo forlasas la vilaĝon al belvedero Varhošť kaj poste al Kundratice kaj Litoměřice
-
Čeřeniště, preĝejo
|