Ĉertovka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Čertovka)

Ĉertovka (ĉeĥe: Čertovka, signifas: diablino, diablaĵo), orienta brako de la rivero Vultavo, unu el la plej pentrindaj anguletoj de Prago, apartigas la insulon Kampa disde la Malgranda Kvartalo. – De sur la Karola Ponto oni vidas la 'muelejon de la Grandprioro, postreston de pitoreskaj antikvaj muelejoj kun granda ligna akvorado. La domoj en la malsupra parto de "Čertovka" akiris la nomon "Venecio de Prago". La supran riverbrakon laŭlongas ĝardenoj, iam apartenintaj al la nobelaro kaj hodiaŭ alireblaj al la publiko.

Iamaj germanlingvaj loĝantoj de Prago nomis la rojon Teufelsbach (= diabla rojo).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.