Ponto de Karolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karola Ponto)
Ponto de Karolo
ĉeĥe Karlův most
ponto
Oficiala nomo: Ponto de Karolo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Prago
Kunigas Malgranda Kvartalo, Malnova Urbo
Transpontigas Vultavo
Situo Ponto de Karolo
 - koordinatoj 50° 05′ 11″ N 14° 24′ 43″ O / 50.08639 °N, 14.41194 °O / 50.08639; 14.41194 (mapo)
Longo 515,76 m
Larĝo 9,4–9,5 m
Alteco 13 m
Pilieroj 15
Materialo Grejso
Malfermita 1402
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Transporto piedirantoj
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Vikimedia Komunejo: Charles Bridge
Portalo pri Ĉeĥio
Map
Karola ponto kaj Malnova urbo de Prago

Ponto de Karolo (ĉeĥe Karlův most) estas fama historia ponto super la rivero Vultavo en Prago.

Ponto de Karolo estis konstruita laŭ ordono de imperiestro Karolo la 4-a (1357) surloke de pli malnova ŝtona ponto de reĝino Judita. Ĝi estas la unua konstanta ponto de la Moldvo, oni konstruis ĝin super ties unu vadejo. Sur ties loko pli frue ekzistis ligna ponto, poste la ŝtona Judit-ponto, kiu ricevis sian nomon de la konstruiginto Turingia Judito (Judith von Thüringen, 1135-1174), edzino de ĉeĥa reĝo Vladislav la 2-a. Reĝino Judito volis per tiu ponto komplezi la paganojn, kiuj tute ne ŝatis la germendevenan edzinon de ili reĝo.

Post kiam la Judit-ponton detruis glacia inundo en printempo de 1342, oni konstruis novan ponton sur ties bazon ekde 1357. Ĝin planis germana arkitekto Peter Parler, kies laboro pli poste karakterizis aspekton de Prago. La bazan ŝtonon metis mem la germana-romia imperiestro Karlo la 4-a, post kiam li petis opinion de la astrologoj kaj mostuloj de la juda kabalo pri la plej favora tempo de la komenco. La steloj signis la simbolon de Leono kaj kaj numeran vicon de 135797531, tiel oni almetis la ponton bazŝtonon en jaro 1357, en ties 9-a monato, 7-a tago kaj je 5 horoj kaj 31 minutoj. Por pli forte certigi la bonŝancon, la konstruistoj miksis ovon kaj lakton en la cementon, kiu interligis la ŝtonojn (laŭ tiamaj konstruistoj, tio estis bonefika je la konstruaĵo). Tiujn materialojn la reĝo kolektis el la najbaraj vilaĝoj – kelkaj vilaĝoj sendis kuiritajn ovojn, tiel malfruigante la laboron.

Spite al ĉiu favora signo, la ponto iĝis preta nur en 1402, do post 45 jaroj. Longtempe, ĝi estis la sola ŝtona ponto en Prago, tiu interligis la pragan malnovan urbon kaj la malgrandan flankon.

Ĝi estis finkonstruita proksimume je komenco de la 15-a jarcento. La konstrulaboron supervidis la fama arkitekto, aŭtoro de la Sankta Vito-katedralo, Petr Parléř. La ponto estas 520 m longa kaj 10 m larĝa, el sabloŝtono, kun 16 pontarkaĵoj. La Malnovurba pontoturo, konstruita de Petr Parléř en la dua duono de la 14-a jarcento, fieras per sia skulpta ornamaro el la fino de 14-a jarcento (la flanko rigardanta al la Kruckavalira placo); la statuoj de ambaŭ konstruantoj de la ponto, Karolo la 4-a kun lia filo Venceslao la 4-a kaj de sanktuloj Adalberto, Vito kaj Sigismundo, apartenas al la plej bonaj skulptaĵoj de tiu epoko en Eŭropo.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Sur la ponto staras 30 statuoj, plejparte el la 18-a jarcento. Sur maldekstra flanko, irante al Malá Strana (Malgranda Urbo): Sankta Ivo, patrono de la juristoj (kopio de la originalo de M. Braun, 1711), Sankta Barbara, Margareta kaj Elizabeta (F. M. Brokoff, 1707), la Dolora Di-Patrino (Em. Max, 1859), Sankta Jozefo (J. Max, 1854), Sankta Francisko Ksavero (kopio de statuo de F. M. Brokoff, 1711), Sankta Kristoforo (E. Max, 1857), Sankta Francisko Borgia (F. M. Brokoff, 1710), Sankta Ludmila (verkejo de M. Braun, ĉ. 1720), Sankta Francisko Serafa (Em. Max, 1855), Sankta Vincenco de Ferrara kaj Sankta Prokopo (F. M. Brokoff, 1712) - (sub la grupo sur la pontpilastro staras statuo de Bruncvík el la jaro 1884 surloke de multe pli malnova originalo, kies superan parton forpafis la Svedoj en 1848), Sankta Nikolao de Tolentin (J. B. Kohl, 1708), Sankta Luitgarda (M. B. Braun, 1710), Sankta Adalberto (M. J. Brokoff, 1709), Sankta Johano de Matha, Sankta Felikso de Valois kaj Sankta Ivano (F. M. Brokoff, 1714), Sankta Venceslao (J. Böhm, 1858).

La dekstra flanko, irante de la Malnova Urbo: Sankta Virgulino kun Sankta Bernardo (M. V. Jäckel, 1709), Sankta Virgulino kun Sankta Dominiko kaj Sankta Tomaso de Akvino (M. V. Jäckel, 1708), la Krucifikso (Kalvario) (la korpo de Kristo el 1657, la statuoj de Em. Max el la jaro 1861), Sankta Anna (M. V. Jäckel, 1707), Sanktaj Cirilo kaj Metodo (K. Dvořák, 1928), Sankta Johano Baptisto (J. Max, 1857), Sankta Norberto, Sankta Venceslao kaj Sankta Sigismundo (J. Max, 1853), Sankta Johano Nepomuka (la plej malnova statuo de la ponto, laŭ modelo de Johano Brokoff, 1683), Sankta Antonio de Padovo (J. O. Mayer, 1707), Sankta Judaso Tadeo (J. O. Mayer, 1708), Sankta Aŭgusteno (J. B. Kohl, 1708), Sankta Gaetano (F. M. Brokoff, 1709), Sankta Filipo (M. B. Mandl, 1714), Sankta Vito (F. M. Brokoff, 1714), la Savinto kun Sankta Kosmo kaj Sankta Damiano (J. O. Mayer, 1709).

La simetriaĵon al la Malnovurba Pontoturo reprezentas du Malgrandurbaj Turoj, kunligataj per pordego el post la jaro 1411. La pli malalta turo estas restaĵo de iama fortikaĵo de la romanika Judita-ponto, ekstere rekonstruita en 1591. La pli alta, malfrugotika turo, devenas el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1464.