Ĝardenkameno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĝardenkameno el rustimuna ŝtalo

Ĝardenkameno estas veterrezista kradrostilo el ŝtono aŭ metalo, kiu uzas la kamentubefikon por kradrostado.

La ĝardenkameno fakte konsistas el kvar partoj (vidu la bildon): parte fermita fajrujo (1), fumkaptilo (2) (ofte kun kamentubo), cindrujo (4) kaj subkonstruaĵo (3). Inter la fajrujo kaj subkonstruaĵo ofte troviĝas elstaranta tabloplataĵo.

Por sekure stari la ĝardenkameno havas masivan fundoplataĵon.

Bildoj[redakti | redakti fonton]