Ĝenerala kaj Homa Histologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĝenerala kaj Homa Histologio
Ĝenerala kaj Homa Histologio
Aŭtoro Wim De Smet
Eldonjaro 1972
Urbo Lieĝo
Eldoninto Someraj Universitataj Kursoj
Paĝoj 68
v  d  r
Information icon.svg

Ĝenerala kaj Homa Histologio estas libro verkita de Wim De Smet surbaze de kurso prezentita okaze de la Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo en 1972.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 "La korpo de la homo kaj de la bestoj konsistas el pluraj strukturoj, kiuj unuavide jam montriĝas esti diversaj substancoj : ekzemple osto, muskolo, sango, haŭto...Tiuj substancoj estas nomataj histoj, laŭ la greka vorto histos, kiu signifas teksaĵon. La kono pri tiuj histoj estas la histologio..."Tiu ĉi lekciaro pri ĝenerala kaj homa histologio neniel estas kompleta trarigardo de la temo histologio. Tio cetere ne estas la celo. En unu semajno oni ne povas pritrakti tion, kio en universitatoj okupas lekciaron de unu aŭ du, aŭ eĉ tri jaroj...Sed jam superrigardo de tia ampleksao ja povas iom sufiĉi por flegistoj, por farmaciistoj, por masaĝistoj ka kinezistoj, por sportedukistoj kaj por mezgradaj instruistoj de biologio."
Jen enkondukaj kaj epilogaj vortoj de la verkinto; nun miaj recenzaj komentoj. Kvankam la libro ne aspektas bele, la prezento - teksto tajpita, nur dekstrapaĝe - tute bone taŭgas por la celoj indikitaj. Ĝi enhavas 8 ĉapitrojn, entute 68 paĝojn. La lingvo estas neriproĉebla, klarega, preskaŭ senerara. Do, kion mi kritiku? Unue - sed ne gravege - la titolon : prefere ĝi estus "Vertebrula kaj homa histologio", ĉar ĝi neniom tuŝas, ekzemple, la histologion de plantoj. Due, mi bedaŭras la ne-enhavon de la listo de ĉapitroj, indekso kaj specialista (fakera) vortaro. Supozeble De Smet, aliloke, preparas tian vortaron, nepre necesan. Kaj trie, iom pli grave, mi kritikas la skizajn bildetojn, kiujn akompanas ne sufiĉaj klarigoj. Laiko ne ekscius, ĉu bildo montras tutan ĉelon aŭ organon, ĉu transe aŭ laŭlonge tranĉita, kaj trovas neniun indikon de grandeco.
Ekzemple, la supozeble transaj tranĉajoj de cilio, de aksono kaj de intesto aspektas ĉiuj proksimume samgrandaj, kvankam diametre la unua havas nur 0,5 mikrometrojn, la tria ĝis 5 centimetroj, kaj la dua...? (Kiel botanikisto, mi havas nenian ideon!)
Sed, resume, la teksto estas modela, kaj la libro, siacele, bonega. 
— februaro 1973, Ralph A. Lewin, Esperanto, 806 (2), p. 34

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]