Ĝenerala prokuroro de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la ĝenerala prokuroro de Rusio
emblemo de la ĝenerala prokuroro de Rusio

La ĝenerala prokuroro de Rusio aŭ tutformale ĝenerala prokuroro de la Rusia Federacio (ruse Генеральный Прокурор Российской Федерации, latinliterigite Generalnij Prokuror Rossijskoj Federacii) estras la sistemon de oficiala akuzo en tribunaloj kaj estras la ĝeneralan prokurorejon de la Rusia Federacio (ruse Генеральная прокуратура Российской Федерации, latinliterigite Generalnaja Prokurura Rossijskoj Federacii). La ĝenerala prokuroro restas la plej potenca parto de la rusia juĝa sistemo. La posteno instaliĝis la 28-an de februaro 1991. Ekde junio 2006, la oficon plenumas Jurij Jakovleviĉ Ĉajka (ruse Юрий Яковлевич Чайка). La oficiala oficperiodo de la ĝenerala prokuroro estas kvin jaroj, sed eblas reelektiĝi.

Oficoj similaj al la nuntempa ĝenerala prokuroro de Rusio antaŭe ekzistis en Sovetunio kaj en la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR), kaj antaŭ la oktobra revolucio de 1917 ankaŭ en la Rusia Imperio ekde la 12-a de januaro 1722 (tiam la ofico titoliĝis "ĝenerala prokuroro de la Senato", ruse Генерал-Прокурор Сената).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]