Ĝismorta duelo kaj kontraŭreformacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝismorta duelo kaj kontraŭreformacio aŭ proceso per ĝismorta duelo dum la kontraŭreformacia epoko, havis apartajn rilatojn ĉar kontraŭreformacio influis ĝis ĝin ĉesigi kelkelande. Dum la renesanca epoko, Eŭropo kaj ties kolonioj estis patrujo de elegantaj sed mortigaj dueloj, kaj objekto de klera, precipe itala, literaturo normiganta la kondutojn en la afero ekzaltita kiel signo de nobleco kaj grandanimeco. La italaj, kaj ne nur, manlibroj pri la "kavalireca" arto lanĉis la staton kaj la normojn de la proceso per duela batalo. Sed la kristanaj moralistoj ĝin taksadis praktiko kontraŭkristana ĉar detruanta vivojn pro senutila honoro, nome pro nura kaprico signata ofte per malamo.

Sed la ĝismorta duelo ne daŭris ĉiam sammaniere en ĉiuj landoj, kiel montras diversaj historiistaj esploroj. En Italio, patrujo de la normiga konduto en duelo, kaj ne sola tamen, gravan bremsigan influon havis la kontraŭreformacio, aŭ katolika reformo, kiel estas montrate de verko de historiisto Steven C. Hughes (Politics of the Sword. Dueling, Honor kaj Masculinity in Modern Italy, Ohio University Press). Tiu historiisto, komfortita tamen de la episkopaj kaj parokaj tiutempaj raportoj, memorigas ke estis la posttrenta eklezio kiu sukcesis ĉesigi tiun plagon per simplaj armiloj: nome per la homilioj, jam devigaj en ĉiuj parokoj post la Trenta Koncilio, per specifaj leĝoj (kiel malpermeso, por mortinto en ĝismorta duelo, enteriĝi en loko benita), kaj per apartaj devotaĵoj.

La ligo inter Eklezio kaj kadukiĝo de “kavalireca” ĝismorta duelo en Italio, provokis malŝatigajn taksojn inter eŭropanoj plutenantaj estimon al tiaj bataloj. En protestantaj landoj kaj aparte ĉe liberpensuloj oftis mokado al itala aristokracio ĉar “feminigita" pro politika sklaveco kaj pro influo de la kontraŭreformacia Eklezio kiu preskaŭ ĉesigis procesojn per sanga batalo. Sed komence de la dekoka jarcento estis la invadintaj napoleonaj armeoj la remetantoj en prestiĝon la “viran” duelan praktikon, kaj la lamoj rekomencis interkruciĝi kaj, iom post iom, riskis reveni la malnova kutimo de la proceso per ĝismorta batalo: kaj aperis, ke la novaj generacioj ekreakiris kuraĝon kaj “virismon”, kiuj tamen, laŭ opiniistoj, almenaŭ servis al sendependiga patriotismo. NOTO: Kazo de tia patriotismo estis la defio de Gabrielo Pepe kiu duele defiis Alphonse Lamartine lanĉinta la “feminismajn” kliŝaĵojn kontraŭ italoj: bonŝance la duelo ne okazis, kaj se eble ĉesis la “feminisma” mokado revenis la antikva iluzio laŭ kiu la venkanto estas en la justo kaj vero. Sed, bonŝance, la duelomanio restis reviviĝinta preskaŭ ekskluzive ĉe socialistoj, liberaluloj kaj framasonoj, inter kiuj foje ĝi revestiĝis je emancipiĝo el religio.

En Italio la ĝismorta duelo aperis en operaj muzikaĵoj de Vincenzo Bellini, Gioacchino Rossini kaj Pietro Mascagni, kaj en literaturaĵoj, inter kiuj elstaras la Gefianĉoj de A. Manzoni kie duelo estas juĝata sub nevidebla lupeo de la nova sinteno de frato Kristoforo konvertiĝinta ĝuste post mortiga duelo.

Influo de la Kontraŭrefomacioj en aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Steven C. Hughes (Politics of the Sword. Dueling, Honor kaj Masculinity in Modern Italy, Ohio University Press)
  • (La Gefianĉoj, esperantigita de B. Cadei, IEF, Milano.
  • Duello, 5 atti, 1908, verkita de Luigi Sturzo, Bergamo (Italio).