Ĥattusili la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥattusili la 3-a
Persona informo
Naskiĝo
en Hatti
Morto
Religio hititaj mitoj vd
Familio
Patro Mursili II vd
Patrino Gassulawiya vd
Gefratoj Q1907414 • Muwatalli II • Q1033148 vd
Edz(in)o Puduhepa vd
Infanoj Maathorneferure • Tasmi-Sarruma • Tudhaliya IV • Kilushepa vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥattusili la 3-a (el la hitita lingvo: "el Hattusa") estis la reĝo de la Hitita imperio (Nova Reĝlando aŭ Malnova Imperio) en ĉ. 1267–1237 a.K., li estis la kvara kaj lasta filo de Mursili la 2-a. Mursili nomumis Ĥattusili al pastro de Sausga de Samuha, kaj Ĥattusili restis lojala al "Iŝtar de Samuha" ĝis fino de ties lastaj tagoj.

Lia pli aĝa frato Muvatalli la 2-a movis sain sidejon al Tarhuntassa kaj nomumis lin guberniestro de Hattusa. Hattusili estis komandanto de la hititaj fortoj dum la fama Batalo de Kadeŝ kontraŭ Egiptujo en 1274 a.K.. Hattusili kiel guberniestro, rekonkeris Nerik kaj iĝis Alta (Gvida) Pastro de sia tempesta Dio. Hattusili nomis sian plej aĝan filon kaj kronprincon "Nerikkaili" en honoro je tiu evento. Hattusili geedziĝis kun pastrino de Iŝtar, Puduhepa kiu iĝis pli poste hitita reĝino kaj Tavananna.

Lia nevo, Mursili la 3-a (aŭ Urhi-Teŝub) movis la ĉefurbon reen al Hattusa, igante superflua la guberniestrecon de Hattusili. Mursili poste forigis lin el Nerik, ekante enlandan militon. Hattusili venkis lin kaj ekzilis sian nevon.

Hattusili kaj la egipta faraono Ramses la 2-a sigelis skriban packontrakton bazitan sur hititaj modeloj kiu, laŭ egiptaj monumentaj kopioj de ĝi, fariĝis la plej frua konata traktato en historio, establante long-daŭran pacon inter la du rivalaj imperioj. Ramseso geedziĝis kun filino de Hattusili, konata sub egipta nomo de Maathorneferure. Jarojn poste li geedziĝis kun alia hitita princino.

Arkivo de pli ol 200 leteroj estis trovita de la reĝa palaco ĉe Hattusa, kiu montras ke Hattusili interŝanĝis leterojn kun multaj mez-orientaj reĝoj inkluzive de Rames la 2-a. Tiuj estas gravaj fontoj por tiu periodo.